La nuna loĝantaro de Argentino estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj kiuj eniris inter 1850-1950, plejmulte italoj kaj due hispanoj, kiu surterigis post la unua tajdo de hispanaj konkeristoj kaj kolonoj. Ankaŭ tiu rezulto devenas de la antaŭa miksado inter hispanoj kaj indiĝenoj (devene de la kolonia periodo). La loĝantaro havas gravajn komunumojn de judoj, araboj, armenoj, ciganoj, britoj, francoj, germanoj, poloj, rusoj, kroatoj, ukrainoj, japanoj, ĉinoj, koreoj, paragvajanoj, urugvajanoj, brazilanoj, ĉilianoj, peruanoj, kaj tiel plu.
Samkiel ĉe Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Usono aŭ Urugvajo, Argentino estas konsiderata kiel enmigra lando, tio estas socio kiu estis influita de unu aŭ pluraj enmigraj periodoj.[1] Tio nomiĝas en la lando crisol de razas (rasa fandopoto) el diferencaj popoloj. Fakte, enmigrado en Argentino estis tiom forta ke Argentino eventuale iĝas la dua lando en la monod kiu ricevis plej elmigrantojn, kun 6.6 milionoj, dua post nur Usono kun 27 milionoj, kaj antaŭa aliaj ricevintoj de enmigrantoj kiaj Kanado, Brazilo kaj Aŭstralio.[2][3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search